Dekstra korno

La dekstra korno ( ´ ) estas latin-alfabeta supersigno (diakrita signo) en la formo de streko iranta de maldekstre-malsupre al dekstre-supre.

Dekstra korno ´
Áá
Ǻǻ
Ǽǽ
Ćć
Éé
ế
Ǵǵ
Íí
ȷ́
Ĺĺ
ḿ
Ńń
Óó
Ǿǿ
Ŕŕ
Śś
Úú
Ǘǘ
Ýý
Źź
Ѓѓ
Ќќ

En Esperantoredakti

En Esperanto dekstra korno ĝenerale ne estas uzata. Se je fremdaj vortoj Zamenhof rekomendis uzi ĝin en nomoj ne akcentitaj sur la antaŭlasta silabo, ekzemple Zámenhof;[mankas fonto] simile, Johán Valano en siaj noveloj uzas ĝin kiel alternativon al la apostrofa marko de elizio de la substantiva finaĵo "-o": en fikcia Sanktavalo oni skribas Johán anstataŭ Johan'.

En aliaj lingvojredakti

En aliaj lingvoj la dekstra korno havas diversajn funkciojn. En kelkaj (ekz. la hispana, itala) ĝi markas la akcentatan vokalon, kie la pozicio de la akcento devias de la regularo. En iuj (dana, hispana) ĝi distingas sinonimojn. En la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj ĝi longigas vokalojn. En la nederlanda lingvo ĝi montras esceptan akcenton. En la franca lingvo kaj la hungara lingvo ĝi distingas diversajn gradojn de longeco kaj malfermeco de vokaloj; en la hungara eĉ ekzistas duobla dekstra korno, kiu faras la saman distingon ĉe vokaloj, kiuj portas tremaon. En aliaj lingvoj ĝi kreas novajn literojn; ekzemple la pola "ó" sonas kiel longa "u".

Tipografie la dekstra korno kutime havas angulon de proksimume 40° al la horizontalo. En la pola lingvo (kreska) ĝi havas malpli, ĉirkaŭ 25°.

En Unikodo la dekstra korno havas la numeron 769 (deksesume 0x301). Tiu signo laŭdifine kombiniĝas kun la antaŭa litero.

Vidu ankaŭredakti

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:SerĉiMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojVikipedio:Administrantoj/forigo de rajtoj/RG72EsperantoVikipedio:Respekto de la privatecoHenry KissingerInfana pornografioListo de lingvoversioj de VikipedioVikipedio:DiskutejoVikipedio:MalgarantioPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoPrincino PeachVikipedio:KontaktojVikipedioVikipedio:Alinomendaj artikolojAkcipitroformaj birdojIP-adresoVikipedio:EnkondukoLos-AnĝelesoDancu Marionetoj!Vikipedio:AktualaĵojJorge Luis BorgesStrutoformaj birdojRuĝbeka teksbirdoTTTGoogleNiagara Falls (Novjorkio)Arno (Salcburgo)Vikipedio:Forigendaj artikolojPaseroformaj birdojVikipedio:Bonvenon al VikipedioSeksumadoOficejoRuĝa flagoMilena VelbaSpecialaĵo:AtentaroUzanto-Diskuto:Kani30-a de novembroPrincino LekantoMasturbadoUsonoVikipedio en EsperantoVikipedio:Listo de havendaj artikolojVikipedio:AdministrantojDiskuto:Niagara Falls (Novjorkio)HispanioHelpo:Markitaj versiojChe GuevaraJosé Mariano da Conceição VelosoDiskuto:Princino PeachVikipedio:Regularo pri tuja forigadoAngla lingvoHelpo:BibliotekojVikipedio:KontroleblecoSomera Esperanto-StudadoJuprelleVikioChappaqua (Nov-Jorkio)Lázaro OchoaParis-Saclay1891Helpo:IntroductionUzanto:DominikVikipedio:InformkestojKokina ovoHelpo:Alŝuti dosieronVikipedio:Reguloj pri forigadoYonkersBroklinoSamantha MathisUzanto-Diskuto:ThomasPuschVikipedio:Problemaj uzantojAlta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri RifuĝintojAmoroArtefarita intelektoSpecialaĵo:Mia diskutpaĝoLuganska Popola RespublikoJohor BahruŜablono:Tramtransporto en RusioKarra ElejaldeVikipedio:Legindaj artikolojHelpo:RedaktiHoteloRSSPortalo:PortalejoListo de urboj kun tramtransportoKimiŝima TacumiNew Castle (Nov-Jorkio)Ithaca (Nov-Jorkio)Vikipedio:MenciindecoSeksa pozicioTramtransporto en PjatigorskVikipedio:Elstaraj artikolojVikipedia diskuto:ĈefpaĝoAkordo (muziko)