Vikicitaro

Malferma projekto de Vikimedio por kompili citaĵojn

Vikicitaro (angle Wikiquote) estas multlingva kunlabora projekto arigi surrete citaĵojn. Ĝi estas frata projekto de Vikipedio kaj unu el familio de wiki-bazitaj projektoj prizorgita de Fondaĵo Vikimedio, funkciante per MediaWiki softvaro. Ĝi estis fondita laŭ ideo de Daniel Aslton kaj realigita de Brion Vibber. La celo de la projekto, kiu komenciĝis kiel elkreskaĵo Wiki Baike Famous Quotations, devas produkti kunlabore vastan referencon de citaĵoj de eminentuloj, librojn, filmojn, proverbojn, ktp. kaj esti tiel bonorda kiel eble konsiderante la detalojn de la citaĵoj kaj disponigo de konvenaj homaj referencoj de citaĵoj.

Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
Vikicitaro
MediaWiki website • Vikimedia projekto
PriskriboPlurlingvara vikio por kompili citaĵojn
Landotutmonda
Retadresohttps://wikiquote.org/
KategorioVikio
Lingvo(j)Multaj (inkludas Esperanton)
PosedantoFondaĵo Vikimedio
Fondiĝo27-an de junio 2003
Statoaktiva
vdr
Logobildo de Vikicitaro

Komence, la projekto estis kreita nur en la angla en julio 2003 sed posta ampleksigo kiu inkludis kromajn lingvojn estis komencita en julio 2004. En februaro 2021 ekzistis aktivaj Vikicitaraj ĉefpaĝoj por 67 lingvoj konsistante el totalo de 248 047 artikoloj kaj 1 755 ĵus aktivaj redaktistoj.

Historioredakti

La retejo startis en 2003. La statistikoj estas prenitaj de WikiStats.[1]

DatoOkazaĵo
27-a de junio 2003Provizore volofa lingvo (wo.ŭikipedia.org).
10-a de julio 2003Propra subdomajno kreita (quote.wikipedia.org).
25 aŭgusto 2003Propra domajno kreita (wikiquote.org).
17-a de julio 2004Novaj lingvoj aldonita.
13 novembro 2004Angla eldono atingas 2 000 paĝojn.
novembro 2004Atingoj 24 lingvoj.
marto 2005Atingoj 10,000 paĝoj en ĉiuj lingvoversioj. Angla eldono havas proksime 3 000 paĝojn.
4-a de junio 2005Atingoj 34 lingvoj, inkluzive de unu klasika (latina) kaj unu artefarita (esperanto)
4 novembro 2005Angla Vikicitaro atingas 5 000 paĝojn.
april 2006Franca Vikicitaro falas malsupren pro laŭleĝaj kialoj.
4 decembro 2006Franca Vikicitaro rekomencis.
7 majo 2007Angla Vikicitaro atingas 10 000 paĝojn.
4-a de julio 2007Atingoj 40 lingvoj.
februaro 2010Atingas totalon de 100 000 artikoloj inter ĉiuj lingvoj.
23 februaro 2016Esperanto Vikicitaro atingas 2 000 paĝojn.
majo 2016Atingas totalon de 200 000 artikoloj inter ĉiuj lingvoj.
januaro 2018Lanĉite en la instruplano de naciaj partnerecoj inter lernejoj kaj neprofita (Italio)

Funkciadoredakti

Kvankam ekzistas multaj retaj kolektoj de citaĵoj, Vikicitaro distingiĝas inter la malmultaj pro la ebleco ke la vizitantoj kontribuu kaj la tre malmultaj, kiuj klopodas disponigi precizajn fontojn por ĉiu citaĵo same kiel ĝustigoj de misatributitaj citaĵoj. Vikicitaraj paĝoj estas ligitaj al artikoloj pri la rimarkindaj personecoj en Vikipedio.

Plurlingva kunlabororedakti

Je februaro 2021 ekzistas Vikicitaraj paĝoj por 89 lingvoversioj de kiuj 67 estas aktivaj kaj 22 estas fermitaj. La aktivaj ejoj havas 248 047 artikolojn kaj la fermitaj ejoj havas 638 artikolojn. Ekzistas 3 970 193 registritaj uzantoj de kiuj 1 755 estas aktivaj.

La ĉefaj pintaj projektoj estas:

#LingvoWikiArtikolojTotaloRedaktojAdminUzantojAktivaj uzantojDosieroj
1Italait438331805971217029119102996285
2Anglaen4302418812631325011631258564260
3Polapl2472352351534818852688831
4Rusaru1509139975377583696479640
5Ĉeĥacs1202716093132686317424241
6Estonaet9849161718764733671223
7Persafa9096312311710414265003639
8Portugalapt9091317521843373371095619
9Ukrainauk792234272120064615721290
10Germanade7877202165173766623032217
11Francafr754430629344702769052630
12Hebreahe71701636818758932199740472
13Hispanaes661630209446888586349310
14 Esperantoeo48029855453863461791
15Turkatr470624025194502430817471

Por kompleta listo vidu Wikimedia Statistics.

Ricevoredakti

Vikicitaro estis proponita kiel "granda deirpunkto por citaĵserĉo" kun nur citaĵoj kie fontaj citaĵoj estas haveblaj. Ĝi ankaŭ notiĝas kiel korekto al fonto miscititaj kaj iliaj eblaj originoj.

Referencojredakti

Vidu ankaŭredakti

Eksteraj ligilojredakti

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien