Fondinte psikoanalizon, Freud disvolvigis terapeŭtikajn teknikojn kiel la uzado de la libera asocio kaj malkovris la koncepton de alligiteco, establante sian centran rolon en la analiza procezo. La redifino fare de Freud pri sekseco por inkludi ties infanajn formojn kondukis lin formuli la nun tre popularan koncepton de Edipa komplekso kiel centra temo de la psikoanaliza teorio.[5] Lia analizo de sonĝoj kiel dezir-postulado havigis al li modelojn por la klinika analizo de simptomformado kaj la subtavolaj mekanismoj de subpremado. Sur tiu bazo Freud prilaboris sian teorion de senkonscio kaj disvolvigis modelon de psika strukturo kiu enhavas id, ego kaj super-ego.[6] Freud postulis la ekziston de libido, nome seksa energio el kiu mensaj procezoj kaj strukturoj estas investitaj kaj kiu generas erotajn alligitecojn, kaj eĉ mortodrivon, nome fonto de kompulsia ripetado, hato, agresemo kaj neŭrozankulpo-senton.[7] En siaj lastaj verkoj, Freud disvolvigis ampleksan interpretadon kaj kritikon kaj de religio kaj de kulturo.
Liaj teorioj estas pridiskutataj kaj nuntempe kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud daŭre famas kiel influa filozofo de la 20-a jarcento. Kvankam en ĝenerala malaltigo kiel diagnoza kaj klinika praktiko, psikoanalizo restas influa ene de psikologio, psikiatrio, kaj psikoterapio, kaj en homa scienco. Ĝi plue generas etendan kaj tre polemikandebaton rilate al sia terapeŭta efikeco, sia scienca statuso, kaj ĉu ĝi progresas aŭ estas malprofita al la celoj de feminismo.[8] Tamen, la verkaro de Freud kovris nuntempan okcidentan filozofion kaj popularan kulturon. La poezia omaĝo de W. H. Auden en 1940 al Freud priskribas lin kiel kreinto de "tuta opiniklimato / sub kiu ni kondukas niajn diversajn vivojn."[9]
Vivo kiel filo de judaj gepatroj en la moravia urbo Freiberg, en Aŭstria Imperio (poste Příbor, Ĉeĥio), kien la familio estis elmigrinta en la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo, kiel unua de ok filoj.[10] Ambaŭ liaj gepatroj estis el Galicio, provinco kiu koincidis kun la teritorioj de nuntempaj Okcidenta Ukrainio kaj Pollando.
La familio de Jakob estis de Ĥasidismaj Judoj, kaj kvankam Jakob mem foriris el la tradicio, oni scias, ke li dediĉis sin al la studo de la Torao. Li kaj la patrino de Sigmund Freud, nome Amalia Nathansohn, kiu estis 20 jarojn pli juna kaj lia tria edzino, estis geedzigita de rabeno Isaac Noah Mannheimer la 29an de julio 1855.[11] Kvankam Sigmund Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco. La gepatroj devis barakti finance kaj loĝi en luita ĉambro, en la hejmo de seruristo en Schlossergasse 117 kiam naskiĝis Sigmund.[12] Sigmund naskiĝis kun kapomembrano (Caput galeatum), kion lia patrino konsideris pozitiva omeno por la estonteco de la bebo.[13]
Lia patro Jakob Freud (1815 - 1896), malriĉiĝinta lankomercisto, estis jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝinta, kiam naskiĝis Sigmund. Freud havis du pli aĝajn duonfratojn, nome Emanuel (1833–1914) kaj Philipp (1836–1911) el la unua geedzeco, kaj sep pli junajn gefratojn, nome plenfratojn. Kiam Sigmund naskiĝis, lia plej aĝa duonfrato jam estis patro, kaj tiel Sigmund estis onklo denaske, kaj lia nevo Johano estis konstanta (kaj pli aĝa) kunludanto en liaj pli fruaj jaroj.[14] Ernest Jones spekulacias ke la malkutima familia fono eble kondukos poste Sigmund al frua intereso en familidinamiko.[15]
En 1859 la familio transloĝiĝis pro ekonomiaj kialoj unue al Leipzig kaj iom poste al Vieno. La duonfratoj de Freud jam estis elmigrintaj al Manĉestero, Anglio, kio senigis Sigmund el sia "neseparebla" kunludanto de lia ekinfaneco, nome la filo de Emanuel nome John.[16] Jakob Freud portis sian edzinon kaj du filojn (la fratino de Sigmund, Anna, estis naskiĝinta en 1858; frato, Julius, naskiĝinta en 1857, estis mortinta infanece) al Leipzig kaj poste en 1860 al Vieno kie naskiĝis pliaj kvar fratinoj kaj unu frato: Rosa (n. 1860), Marie (n. 1861), Adolfine (n. 1862), Paula (n. 1864), Alexander (n. 1866). Tie en 1865, Freud estante naŭ-jaraĝa, iris al la elstara lernejo "Leopoldstädter Communal-Realgymnasium", kie li montriĝis kiel unuaranga studento kaj sukcesis en 1873 la "Matura" kun honoroj. Li amis literaturon kaj estis flua en germana, franca, itala, hispana, angla, hebrea, Latino kaj greka.[17]
Post unuaj planoj studi juron, li estante 17-jaraĝa, aliĝis en 1873 al la medicina universitato de Vieno, kie liaj studoj inkludis filozofion kun Franz Brentano, fiziologion kun Ernst Brücke, kaj zoologio kun la darvinisma profesoro Carl Claus.[18] En 1876, Freud pasigis kvar semajnojn en la zoologia esplorstacio de Claus en Trieste, dissekcante centojn da angiloj en malsukcesa serĉado de la masklaj reproduktaj organoj. En 1877 Freud translokiris al la fiziologia laboratorio de Ernst Brücke kie li pasigis ses jarojn komparante cerbojn de homoj kaj de aliaj vertebruloj kun tiuj de ranoj kaj senvertebruloj kel kankroj kaj petromizoj. Lia esplora laboro pri la biologio de la nerva histo iĝis ŝlosila por la posta malkovro de la neŭrono en la 1890-aj jaroj.[19] La esplora laboro de Freud estis interrompita en 1879 pro devigo komenci sian unujaran militservon. La longdaŭraj militservaj tempoj permesis al li plenumi komision traduki kvar eseojn el la koelktitaj verkoj de John Stuart Mill.[20] Li gradiĝis kiel MD en marto 1881.[21]
↑Peter J. Swales, "Freud, Minna Bernays and the Conquest of Rome: New Light on the Origins of Psychoanalysis", The New American Review, Spring/Summer 1982, pp. 1–23, kiu inkludas ankaŭ spekulativon pri aborto.
vidu Gay 2006, pp. 76, 752–53 pri skeptika rigardo al Swales.
vidu ankaŭ 'Minna Bernays as "Mrs. Freud": What Sort of Relationship Did Sigmund Freud Have with His Sister-in-Law?' de Franz Maciejewski kaj Jeremy Gaines, American Imago, Volume 65, Number 1, Spring 2008, pp. 5–21
↑Daniel Leader, Freud's Footnotes, London, Faber, 2000, pp. 34–45
↑ (1995) “Freud and the history of empathy”, The International Journal of Psycho-Analysis76 (Pt 2), p. 237–56.
↑ (February 1994) “Schopenhauer and Freud”, Int J Psychoanal. “A close study of Schopenhauer's central work, 'The World as Will and Representation', reveals that a number of Freud's most characteristic doctrines were first articulated by Schopenhauer. Schopenhauer's concept of the will contains the foundations of what in Freud became the concepts of the unconscious and the id. Schopenhauer's writings on madness anticipate Freud's theory of repression and his first theory of the aetiology of neurosis. Schopenhauer's work contains aspects of what become the theory of free association. And most importantly, Schopenhauer articulates major parts of the Freudian theory of sexuality. These correspondences raise some interesting questions about Freud's denial that he even read Schopenhauer until late in life.”.
↑Paul Roazen, en Dufresne, Todd (ed). Returns of the French Freud: Freud, Lacan, and Beyond. New York and London: Routledge Press, 1997, pp. 13–15
↑Robert, Marthe (1976) From Oedipus to Moses: Freud's Jewish Identity New York: Anchor pp. 3–6
↑Frosh, Stephen (2006) "Psychoanalysis and Judaism" in Black, David M.(ed) Psychoanalysis and Religion in the 21st Century, Hove: Routledge. pp. 205–06.
↑Kris, Ernst, Introduction to Sigmund Freud The Origins of Psychoanalysis. Letters to Wilhelm Fliess, Drafts and Notes 1887–1902. Eld. Marie Bonaparte, Anna Freud, Ernst Kris, E. London: Imago 1954
↑Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015, pp. 40–41.
↑La origina foto estas en la Kongresa Biblioteko de Usono; vidu Eli Zaretsky: Freuds Jahrhundert, Die Geschichte der Psychoanalyse, Munich (dtv), 2009, p. 619
↑Schur, Max. "Some Additional 'Day Residues' of the Specimen Dream of Psychoanalysis." En Psychoananalysis, A General Psychology, eld. R.M. Loewenstein et al. New York: International Universities Press, 1966, pp. 45–95
↑ (2006) Interpreting Dreams. Penguin Books Limited. ISBN 978-0-14-191553-1. “Affiliated Professor seems to me to be the best translation of professor extraordinarius, which position has the rank of full Professor, but without payment by the University.”.
↑Jones, Ernest (1964) Sigmund Freud: Life and Work. Eldonita kaj mallongigita de Lionel Trilling kaj Stephen Marcus. Harmondsworth: Penguin Books p. 332
↑Jones, Ernest (1964) Sigmund Freud: Life and Work. Eldonita kaj mallongigita de Lionel Trilling kaj Stephen Marcus. Harmondsworth: Penguin Books pp. 334, 352, 361
↑Tri membroj de la Viena Psikoanaliza Societo rezignis samtempe kun Adler por establi la Societon por Libera Psikoanalizo. Ses aliaj membroj de la Viena Psikoanaliza Societo kiuj klopodis reteni ligilojn kun la Adler-a kaj kun la Freud-a tendaroj samtempe estis devigitaj post Freud insistis, ke ili devas elekti unu partion aŭ alian. Makari, George. (2008) Revolution in Mind: the Creation of Psychoanalysis. Carlton, Vic.: Melbourne University Publishing. ISBN 978-0-522-85480-0.
↑Danto, Elizabeth Ann (2005). Freud's Free Clinics: Psychoanalysis and Social Justice, 1918–1938. New York: Columbia University Press, pp. 3, 104, 185–86.
↑Miller, Martin (1998) Freud and the Bolsheviks, Yale University Press pp. 24, 59
↑Appignanesi, Lisa & Forrester, John. Freud's Women. London: Penguin Books, 1992, p. 108
↑Breger, Louis. Freud: Darkness in the Midst of Vision. Wiley, 2011, p. 262
↑ (2003) “Freud's psychoanalysis of Edith Banfield Jackson, 1930–1936”, Journal of the American Academy of Psychoanalysis and Dynamic Psychiatry31 (4), p. 609–25. doi:10.1521/jaap.31.4.609.23009.
↑ (1997) “Freud's analysis of Albert Hirst, 1903–1910”, Bulletin of the History of Medicine71 (1), p. 69–93. doi:10.1353/bhm.1997.0045.
↑Chaney, Edward (2006). 'Egypt in England and America: The Cultural Memorials of Religion, Royalty and Religion', Sites of Exchange: European Crossroads and Faultlines, ed. M. Ascari kaj A. Corrado. Amsterdam and New York: Rodopi, Chaney'Freudian Egypt', The London Magazine (April/May 2006), pp. 62–69, kaj Chaney, 'Moses and Monotheism, by Sigmund Freud', 'The Canon', THE (Times Higher Education), 3–9 June 2010, No. 1, 950, p. 53.