Prostata kancero

Organa kancero

Prostata kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la vira glando prostato, kiu situas inter la urin-vezika cerviko kaj la uretro. Prostata kancero estas inter la plej oftaj specoj de kancero inter viroj. El inter la viroj eksuferintaj pri kancero, pli-malpli 10 procentaĵoj mortas pro prostata kancero, kaj do ĝi post pulma kaj kojlorektuma ĉe viroj estas la tri plej ofta mortokaŭzo pro speco de kancero.

Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
C61prostata kancero
vdr

La malsano en komenca stadio estas sensimptoma. En progresa stadio povas ekesti malfacilaĵoj dum la urinado, ostodoloroj, perdo de korpopezo kaj anemio. Se oni nur fiksas la diagnozon kiam rimarkeblas simptomoj, ofte la tumoro jam semis metastazojn al aliaj korpopartoj, ĉefe en la lokaj limfaj ganglioj kaj en skeleta ostaro.

Laŭ la nunaj spertoj de moderna medicino, terapio kun ŝanco pri saniĝo nur eblas se la kancera histo ne dissemiĝis ekster la organolimo de la prostato. Pro tio ke simptomoj do ne ĝustatempe avertas pri la malsano, sed nur kiam jam tro malfruas, medicinaj organizaĵoj rekomendas regulajn korpajn ekzamenojn de la prostato ĉe viroj ekde la aĝo de 45 respektive 50 jaroj. La elekto de terapio post trovo de prostata kancero malfacilas orientiĝas laŭ la unuopa kazo. Eblas operacia forpreno de la tuta prostato, terapioj per dono de hormonoj kaj radiado, en individuaj kazoj ankaŭ la dono de kontraŭkanceraj, ĉelvenenigaj medikamentoj. Ankoraŭ en eksperimenta stadio estas trakto nomata "terapia hipertermio" respektive "nanoterapio".

Prostata kancero ankaŭ povas aperi en bestoj, inter ili plej ofte en hundoj.

Signoj kaj simptomojredakti

Mikrografio montranta perineŭran invadon de prostata kancero. H&E stain.

Frua prostatkancero kutime kaŭzas neniun simptomojn. Kelkfoje, tamen, kancero de prostato faras aferon simptomoj, ofte simila al tiuj de malsanoj kiel benigna prostata hiperplasio. Tiuj inkluzivas oftajn micción, nocturio (pliigita micció nokta), malfacilaĵo startanta kaj subtenanta konstantan fluon de urino, hematurio (sango en la urino), kaj dysurio (miccio dolora). Proksimume triono de pacientoj diagnozita kaj kancero de prostato havas unu aŭ pli tiaj simptomoj, dum du trionoj ne havas simptomojn.



🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien