Pio la 10-a

Papo de la katolika eklezio

Pio la 10-a, naskita kiel Giuseppe Sarto [ĝuZEpe SARto] la 2-an de junio 1835 en Riese (provinco Treviso en Veneto), mortinta la 20-an de aŭgusto 1914 en Romo, estis papo de la 4-a de aŭgusto 1904 ĝis sia morto.

Papo
Papo
Pio la 10-a
257-a papo de la katolika eklezio
NaskonomoGiuseppe Melchiorre Sarto
Pontifikode 4-a de aŭgusto 1903
ĝis 20-a de aŭgusto 1914
AntaŭuloLeono la 13-a
SekvantoBenedikto la 15-a
Persona informo
Naskiĝo2-a de junio 1835
en Riese, Italio
Morto20-a de aŭgusto, 1914
en Vatikano
Mortokialokorinfarkto [#]
TomboBaziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvojitala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Pio la 10-a
Patriarko de Venecio
Dum1891-1904
AntaŭuloDomenico Agostini
SekvantoAristide Cavallari
Sanktulo
Honorata enKatolika eklezio
Beatigola 3-an de junio 1951
Kanonizola 29-an de majo 1954
Festotagola 21-a de aŭgusto
Patronecokatolikaj esperantistoj
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pro sia malriĉula deveno el kamparana familio li iel estas komparebla al Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 1-a.

Kuriozaĵojredakti

Tangoredakti

Komence de la 20-a jarcento, kiam argentina tango atingis Eŭropon kaj komencis forpuŝi valson kaj polkon, la eklezio konsideris malpermeson de tiu sense iom eksplicita danco.Oni rakontas, ke Pio petis, ke paro de baletistoj prezentu al li tangon, por ke li povu prijuĝi ĝin;poste li diris: "Al mi ĝi ŝajnas pli bela ol friula danco, sed mi ne vidas, kia granda peko estu en tiu ĉi nova danco."Pro tio li nuligis la ekleziajn sankciojn por tangantoj.

Esperantoredakti

Papo Pio la 10-a sendis sian benon al "Espero Katolika" kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo".Lia favora sinteno al Esperanto ŝuldiĝas al la laboroj de la vatikana monsinjoro Luigi Giambene, kiu havis privatan aŭdiencon kun la papo. Pio la 10-a nomis lin "monsinjoro Esperanto". La unua beno venis tuj post aŭdienco al la redaktoro Pastro Emile Peltier, kaj ĝi estis anoncita dum la 2-a Universala Kongreso, en Ĝenevo.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio la 10-a: "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj".La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

Elektoredakti

Dum la konklavo de 1903 la aŭstra imperiestro Francisko Jozefo deklaris, ke li ne akceptos elekton de kardinalo Mariano Rampolla Del Tindaro.Estas neklare, ĉu sen tiu vetoo Rampolla estus iĝinta papo.

Sanktigoredakti

Pio estis beatigita la 3-an de junio 1951 kaj sanktigita la 29-an de majo 1954.Lia memortago estas la 21-a de aŭgusto.

Aliaj projektojredakti

Trovu « Pio la 10-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien