Paranao

Subŝtato de Brazilo

Paranao (portugale Paraná; mallongigo: PR) estas ŝtato respektive subŝtato en la sudo de Brazilo. Ĝi konsistas el ses ĉefregionoj kun 399 municipoj.

Paranao
portugale Paraná

Flago de Paranao

Blazono de Paranao

Flago de ParanaoBlazono de Paranao
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Paranao
Nomo de la loĝanto: paranaense
Situo de Paranao
Situo de Paranao
Situo
 - RegionoSudorienta
 - LimnajbarojSuda Mato-Groso, San-Paŭlo kaj Sankta Katarino
 - Mezoregionoj10
 - Mikroregionoj39
 - Municipoj399
ĈefurboKuritibo
RegistaroNuntempa
 - Ŝtatestr(in)oRatinho Júnior ()
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registarode 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)oBeto Richa (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)oCida Borghetti (PROS)
 - Federaciaj deputitoj30
 - Ŝtataj deputitoj54
Areo 
 - Entute199 314 km² (15º)[1]
Loĝantaro2009
 - proksimume10 686 247 loĝ. ()
 - Urbana71,1 loĝ.
 - Loĝdenso51,48 loĝ./km² (12º)
Ekonomio2007
 - MEPR$ 161 582 000 (5º)
 - MEP po kapoR$ 15 711,00 (7º)
Sociaj indikiloj2000
 - IHD0,820 (2005)[2] (6º) – alta
 - Vivdaŭro74,4 jaroj (6º)
 - Analfabetismo6,6% (7º)
HorzonoUTC-3
Klimatosubtropika Cfa/Cfb
MallongigoBR-PR
Retejowww.pr.gov.br
Mapo de Paranao
Mapo de Paranao
vdr

Geografioredakti

Paranao havas areon de 199 554 kvadrataj kilometroj kaj ĉirkaŭ 9 milionojn da loĝantoj. La loĝdenso estas proksimume po 45 homoj je kvadrata kilometro.

La nomon donis al la ŝtato rivero Paranao ĉe la okcidenta limo de la ŝtato. Trans la rivero troviĝas Argentino kaj Paragvajo. La orientan limon konsistigas la bordo de la Atlantiko. Norde de Paranao estas la brazilaj ŝtatoj Suda Mato-Groso kaj San-Paŭlio, sude estas Sankta Katarino.

La ĉefurbo estas Kuritibo (portugale Curitiba). Ĝi kromnomas sin ĉefurbo de ekologio kaj estas konata interalie pro sia modela publika transportsistemo.

Pliaj urboj en Paranao estas interalie Londrina, Paranaguá, Araucária, Maringá, Ponta Grossa kaj Foz do Iguaçu. La famaj akvofaloj de Iguaçu troviĝas en ŝtato Paranao.

Ekonomio kaj agrikulturoredakti

En Paranao troviĝas diversaj aŭtomobilfarejoj.

Rilate al agrikulturaj produktoj, Paranao estas la plej grava ŝtato de Brazilo. Ĝi liveras maizon, kotonon, tritikon, sojon, rizon, arakidojn kaj fazeolojn. Same kiel en la sudaj ŝtatoj de Brazilo oni bredas porkojn kaj kokojn.

Gravaj urbojredakti

Historio kaj kulturoredakti

La teritorio de Paranao estis parto de ŝtato San-Paŭlo, ĝis kiam oni fondis Paranaon en 1843. En la 19-a jarcento enmigris multaj italoj, poloj, germanoj, rusoj kaj ukrainoj.

Esperanto-movadoredakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Paranao.

Jam de 1925 esperantistoj aktivas en Paranao, precipe en la ĉefurbo Kuritibo. Ekzistas aktiva Paranaa Esperanto-Asocio, en kies sidejo, en la periodo 2010-2013 okazis konversaciaj rondoj en la dua sabato de ĉiu monato, kaj prelegoj en la lasta sabato.

La prezidantoj de PEA dum la lastaj jaroj estis s-ro Roger de Castro Gotardi en 2004-2006, s-ro Carlos Alfredo de Oliveira Andrade en 2006-2008, s-ino Ariádene Mara Figueiró en 2008-2010, d-ro Ivan Eidt Colling en 2010-2014 kaj s-ro Jônatas Stephen Barros Jr. ekde la 1-a de majo 2014.

De 2005 Esperanto estas instruata en Centro de Lingvoj kaj Interkulturo (CELIN, "Centro de Línguas e Interculturalidade" de Federacia Universitato de Paranao (Universidade Federal do Paraná)[3], en Kuritibo. En 2009 Ivan Eidt Colling komencis instrui tie kiel volontulo; ekde 2013 li estas kunordiganto de la projekto de por-komunuma agado "Esperanto - lingvo kaj kulturo", kaj en 2019 li starigis alian projekton de por-komunuma agado, "Lingvoj en Dialogo". Ankaŭ laboris/laboras kiel volontulaj instruistoj en CELIN: Matheus Artioli Firmino (2011), Thiago Machado da Silva (dum la dua monatseso de 2011 kaj dum 2012), Jônathas Barros kaj Masemi Mbembi Elisabet Nelly (en 2014), Rita de Moraes (ekde 2016) kaj Lígia Maffessoni Penia (ekde 2017). Antaŭaj instruistoj estas: Leonardo Janz, Daniel Haddad kaj Carlos Alfredo de Oliveira Andrade. Rita de Moraes gvidis kursojn por infanoj kaj adoleskantoj en la sidejo de Paranaa Esperanto-Asocio en 2012-2013. En 2010 funkciis Esperanto-kursoj en Saltodolontro (Salto do Lontra), sub la gvido de Roger Gotardi kaj en Londrino (Londrina), sub la gvido de Leonardo Forster.

Prof-o D-ro Geraldo Mattos, membro de Akademio de Esperanto kaj ĝia eks-prezidanto, loĝis en Kuritibo ĝis sia forpaso la 23-an de marto 2014. Delegitoj de UEA estas ankaŭ en Foz do Iguaçu, Londrina kaj Lupionópolis.

En 2002 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Pato Branco en Paranao.

Notoj kaj referencojredakti

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"
  2. Ranking do IDH dos estados do Brasil em 2005.( (portugale))
  3. Centro de Línguas e Interculturalidade (portugale)

Vidu ankaŭredakti

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien