Esĥilo

Helena atena dramisto

Esĥilo (greke Αισχύλος) (ĉ. -525456 a.K.) estis teatra verkisto de Antikva Grekio, la pli maljuna el la famega triopo: Sofoklo estis generacieton pli juna, Eŭripido ankoraŭ pli juna. Esĥilo estas konsiderata la fondinto de tragedioj.

Esĥilo
Persona informo
Αἰσχύλος
Naskiĝo525 a. K.
en Gela, Italio
Morto456 a. K.
en Gela
Mortis prohazarda morto vd
Lingvojantikva greka vd
ŜtatanecoAntikva Ateno vd
Familio
PatroEuphorion of Eleusis vd
Gefratojfratino de Esĥilo • Cynaegirus • Ameinias of Athens vd
InfanojEuphorion • Eueon vd
Profesio
Okupotragediverkisto • batalanto • dramaturgo vd
Verkado
VerkojAgamemnono ❦
Oferverŝantoj ❦
Eŭmenidoj ❦
La Persoj ❦
Prometeo Ligita ❦
Sep kontraŭ Tebo ❦
Petegantinoj vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografioredakti

Tragedio de Esĥilo,
eldonita en 1552.

Esĥilo estis naskita ĉ 525 a.Kr. en nobela familio en Eleŭziso, apud Ateno. Pli malpli 15jara li ĉeestis la unuan demokratian revolucion, kiu faris finon al la tiraneco. En 490 li kunbatalis ĉe Maratono kontraŭ la Persoj, kie unu lia frato batalpereis. Dek jarojn poste li ankaŭ partoprenis la decidigan mar-batalon ĉe Salamino kontraŭ la Persa floto. Pri ĉi milito li verkis la tragedion Persoj (el 472); tio estas la unua verko lia, kiu konserviĝis.

Li mortis en 456 en la urbo Gelo, sur Sicilio, kien dum siaj lastaj jaroj ofte li vojaĝis por ankaŭ tie reĝisori siajn tragediojn. Lia epitafo, kiun supozeble li mem verkis, nur menciis, ke li batalis kontraŭ la Persoj, nenion dirante pri sia verkado.

Literatura agadoredakti

Lia literatura produktado estis grandega: inter 70 kaj 90 teatraĵoj. Dektri-foje li ricevis la unuan premion en la ĉiujara Dioniza festivalo en Ateno: unuafoje en 484. Ankaŭ post lia morto oni plu prezentadis liajn dramojn. Sed iom post iom Eŭripido fariĝis pli populara.

Literaturan portreton (aŭ karikaturon) pri ambaŭ oni renkontas en la komedio Ranoj de Aristofano, kies premiero estis mallonge post la morto de Eŭripido (pli ol 50 jarojn post tiu de Esĥilo).

Verkaroredakti

El liaj multaj dramoj restas al ni nur sepopo. Tiujn oni kolektis siatempe en la biblioteko de Aleksandrio, kie oni kompilis kanonojn pri ĉiuj artoj kaj sciencoj. Al la kanono de dramo (aŭ tragedio) oni kalkulis Esĥilon, Sofoklon kaj Eŭripidon. Kaj de ĉiuj oni kompilis specialajn eldonojn de iliaj ĉefaj verkaĵoj. La cetero grandparte pereis.

Centra en lia verkaro estas la homo, kiu transpaŝas la leĝojn de la Dioj kaj per tio nocas al si mem kaj al siaj posteuloj. Precipe la trilogio Oresteia tion montras detaleme.

Esĥilo fondis la klasikan Atikan tragedion. En la origine religian dramon li enkondukis gravajn novaĵojn:

  • li enkondukis la duan aktoron (deŭteragonisto), kun kiu la unua (protagonisto) dialogas. En pli fruaj dramoj la dialogo okazis inter ĥoro kaj unu sola aktoro. La novigo ebligis veran agadon kun interfrapiĝoj de karakteroj. En siaj lastaj dramoj, Esĥilo enkondukis ankaŭ trian aktoron (tritagonisto)
  • malpliigo de la graveco de l' lirika parto; la rolo de la ĥoro iom malkreskis, kaj la agado inter la aktoroj, male, fariĝis unuaranga.
  • enkonduko de la trilogio: tri tragedioj pri komuna temo - kiel lia Oresteia.
Esĥilo, kreinto de la tragedio. Krom dramaturgo, li estis ankaŭ soldato kiu defendis Grekion dum la Grek-persaj militoj antaŭ la invado fare de persoj, en Maratono (490 a.K.) kaj Salamino (480 a.K.).

Konserviĝisredakti

  • Persoj (472)
  • Sep kontraŭ Tebo (467)
  • Petegantinoj (463?)
  • la trilogio Oresteia (458), konsistanta el Agamemno kaj Oferverŝantinoj, krom perdita Proteo
  • Bonaj Spiritoj (Eŭmenidaj)
  • Ligita Prometeo (?)

Prijuĝoredakti

La verkaro de Esĥilo estas samtempe filozofia kaj plene drama. La ĝenerala tendenco estas jena:inter la muregoj de la urboŝtato (poliso) la homoj daŭre vivadas dramojn, en kiuj ili devus aktive partopreni. Ĉiu havas ja la propran respondecon. La primitiva, deorigina kredo je Fatalo, kiu disdonas la sorton al la homoj sen ties influo, estas kontraŭ-batalenda.La herooj (kaj heroinoj) de Esĥilo rezistas al tia antaŭdestino.Per ĉi tio li estis tute kongrua al la tendenco de l' - tiuepoke - ĵus moderna strebado al demokrata Ateno: preferi liberecojn kaj rajtojn de la libera individuo super kolektivaj aŭ ritaj respondecoj de antaŭaj epokoj.

En Esperanto aperisredakti

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien