Eritreo

Lando en orienta Afriko, bordanta Ruĝan Maron, apud Sudano, Etiopio, kaj Ĝibutio

Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro. Ĝiaj kontinentaj limoj havas longecon de 1630 km. Eritreo najbaras okcidente al Sudano (605 km), sude al Etiopio (912 km) kaj sudoriente al Ĝibutio (113 km). Al Eritreo apartenas ankaŭ la Dahlaka Insularo en la Ruĝa Maro. Eritreo sendependiĝis de Etiopio en 1993 kaj tial ĝi estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en Afriko.

Eritreo
ኤርትራ
إريتريا
Hagärä Ertra
Irītriyā

La flago de Eritreo

La blazono de Eritreo

DetalojDetaloj
Nacia himno: Ertra, Ertra, Ertra (ti)
(Eritreo, Eritreo, Eritreo)
Nacia devizo: Neniu
Situo
suverena ŝtatolandorespubliko
Bazaj informoj
ĈefurboAsmero
Oficiala(j) lingvo(j)tigraja lingvo, araba lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j)tigraja, araba
Plej ofta(j) religio(j)islamo
kristanismo
Areo121 320 km²
- % de akvo0 %
Loĝantaro4.401.000 (julio 2005) (2019)
Loĝdenso37 loĝ./km²
LoĝantojAfaroj
Bilenoj
Hedareboj
Beĝaoj
Kunamaoj
Naraoj
Raŝajdaoj
Sahoj
Tigrajoj
Horzono+3 (somere +3)
Interreta domajnoer
LandokodoER
Telefona kodo291
Plej alta punktoEmba Soira
Plej malalta punktoLake Kulul
Politiko
Politika sistemoPortempa registaro
ŜtatestroPrezidento Isaias Afewerki (ekde 1993)
ĈefministroPrezidento Isaias Afewerki (ekde 1993)
Nacia tago24-a de majo
Sendependiĝo disde Etiopio1991 (fakte)
1993 (jure)
Ekonomio
ValutoEritrea nakfo (ERN)
Esperanto-movado
Landa E-asocioNeniu
vdr

Geografioredakti

Eritreo
Satelita foto de Eritreo. Majo 2003

La teritorion de Eritreo konsistigas tri specoj de pejzaĝo: laŭ marbordo de Ruĝa Maro etendiĝas mallarĝa strio de seka kaj malfekunda pejzaĝo de dezerta karaktero kun plimulte salita grundo. La plej vasta parto de la lando estas centra altaĵo (tie troviĝas la plej altaj montopintoj) kun fekundaj grundoj kaj relative abunda pluvo (preskaŭ 900 mm/jaro), oriente ĉe sudanaj estas denove seka plataĵo kun malmulte da pluvo. Sudoriente ĉe la landlimo al Etiopio la teritorio kliniĝas ĝis Denakila ravino (la plej malalta punkto troviĝas 116 m sub la marnivelo), kiu estas parto de la ampleksa orientafrika valo Granda Rifto, geologia rompo tiriĝanta de Ruĝa Maro ĝis lago Tanganjiko.

La eritrea teritorio etendiĝas en subtropika klimata zono. La klimataj kondiĉoj dependas de supermara alteco de loko. Regiono ĉirkaŭ ĉefurbo situanta en alteco 2300 m havas mezproksiman temperaturon 16 °C kaj proksimume 500 mm da pluvoj dumjare. Ĉe Masavo sur marbordo de Ruĝa Maro estas mezproksimaj pojaraj temperaturoj 30 °C (ĉi tie mezurita la plej alta mezproksima temperaturo en la mondo) kaj pluvoj ĉirkaŭ 200 mm. La temperaturaj kaj pluvaj interrilatoj en la okcidentaj plataĵoj estas similaj al tiuj ĉe la marbordo. La klimato kreas du ĉefajn jarajn sezonojn - la periodo de pluvoj de junio ĝis aŭgusto kaj la sekan periodon dum la resto de la jaro.

Vegetaĵaj zonoj dependas de supermara alteco. La ĉemaraj regionoj, inkluzive de la tuta orienta duono de la ŝtato (oriente de urbo Adikejiho kaj Senafo) kreas dezertaj regionoj preskaŭ sen kreskaĵara kovro, la dezerta pejzaĝo estas ankaŭ en nordorienta limo kun Sudano. Direkte al enlando la dezerto ŝanĝiĝas en herbejkovritan savanon, kiu kreas plimulton da areo de la okcidenta parto de la lando. En pli altaj situoj de montaroj de la meza parto de la lando kaj sudoriente (sude de rivero Gaŝo) la pejzaĝo havas karakteron plejparte arbustaĵan kun escepte kreskantaj arboj. Arbaroj troviĝas sole en la plej humidaj regionoj (ili ensumigis 13,5 % da areo de la jaro en la jaro 2000) - en montaroj norde de Asmero kaj en sudokcidentaj eritreo-etiopiaj limoj apud rivero Takeze Wenz.

Loĝantaroredakti

Etno-demografio de Eritreo (2012)

La loĝantaro antropologie apartenas al intermita tipo inter la blanka kaj la nigra tipoj. Ĝi estas apartigita en naŭ etnografiajn grupojn, en kiuj superas tigrinja (55 % da loĝantoj) kaj tigreja (30 % da loĝantoj)[1].

  • Afroaziaj komunumoj
Ŝemidaj parolantoj
Tigrajoj
Tigreoj
Raŝajdaoj
Kuŝidaj parolantoj
Afaroj
Sahoj
Bilenoj
Beĝaoj
  • Nilo-saharaj komunumoj
Kunamaoj
Naraoj

Lingvoredakti

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malaltebenaĵaj orientaj kuŝidaj lingvoj.

Lingve oni distingas tri grupojn - ŝemida (Tigraja lingvo kaj tigrea lingvo, kiujn sume parolas 83 % da loĝantoj) okcidente kaj meze de la ŝtato, nilota (5% da loĝantoj) sudokcidente kaj kuŝida (11 % da loĝantoj) oriente[2] . En la norda marbordo kaj en la insularo loĝas arabe parolanta loĝantaro. La registaro uzas la tigrajan (Etiopa skribo) kaj la araban kiuj ankaŭ estas la du ŝtataj oficialaj lingvoj. La angla estas parolata en internaciaj aferoj kaj instruata en lernejoj post la elementa nivelo. La Itala kaj la Amhara estas kelkfoje uzitaj pro historiaj kialoj.

Jen la lingvoj parolitaj en Eritreo de diversaj gentoj:

Religioredakti

La plej disvastiĝintaj kredoj estas kristanismo kaj islamo, ĉiun el ili konfesas proksimume 50 % da loĝantoj. Plimulto da loĝantoj apartenas al Eritrea Ortodoksa Eklezio, ekzistas ankaŭ malgrandaj grupoj de katolikoj kaj protestantoj. Islamanoj apartenas plejparte al sunaismo. Da anoj de animistaj religioj estas eta kvanto. En la lando ne estas interreligiaj disputoj.

Laŭ la Pew Research Center, en 2010, 62.9% el la eritrea populacio aliĝas al kristanismo, 36.6% sekvas islamon kaj 0.4% praktikas afrikajn religiojn. La resto observas judaismon, hinduismon, budhismon kaj aliajn fidojn (<0.1% ĉiu), aŭne estas religirilataj (0.1%)[3]. La Usona departemento de ŝtato konsideras, en 2011, ke 50% el la eritrea populacio aliĝas al kristanismo, 48% sekvas islamon kaj 2% observervas aliajn religiojn, inkludante tradiciajn fidojn kaj animismon[4].

Moskeo Ŝejĥo Hanafi en Masavo (Massawa) el la 15-a jarcento.
Preĝejo de Nia Damo de la Rozario en la ĉefurbo Asmero.

Ekde majo 2002, la eritrea registaro oficiale agnoskis Erirean ortodoksan eklezion (Orienta ortodoksa eklezio), Sunaan islamon, the Eritrean katolikan eklezion ( kun metropolito), and the Evangelian luteran eklezion. Ĉiuj aliaj kredoj kaj nomadoj devas esti oficiale registritaj antaŭ esti permisataj[5]. Plie, la sistemo de la registara registra sistemo postulas al religiaj grupoj prezenti personajn informojn pri ilia membreco por esti permesata al adorado.[5].

La eritrea registaro estas kontraŭ, kio ŝajnas esti "reformita" aŭ "radikala" versio de jam establitaj religioj. Sekve, supozataj radikalaj formoj de islamo kaj kristaneco, la Atestantoj de Jehovo, la Bahaa Kredo, la Sepataga adventisma eklezio , kaj aliaj ne-protestantaj evangeliaj nomadoj ne estas registritaj kaj ne povas praktiki adoradon libere. Tri nomataj atestantoj de Jehovo, konsciencecaj obĵetistoj kontraŭ militservo konataj esti malliberigitaj ekde 1994 kune kun 51 aliaj[6][7][8].

En sia religia raporto de 2017 la Usona departemento de ŝtato inkludas Eritreon en la listo de landoj de aparta zorgo (CPC, Country of Particular Concern)[9].

Aĝa strukturoredakti

La aĝa strukturo respondas al la karakteristiko de evoluiĝintaj landoj: en la lando estas 45 % da loĝantoj pli junaj ol 14 jaroj, mezproksima longeco estas ĉe viroj 51,1 jaroj, ĉe virinoj 53,2 jaroj. Pojara natura kresko estas proksimume 2,5 %, la suma naskeco faras 5,61 da infano al unu virino, suĉinfana mortofteco estas proksimume 75 promilojn. (La indikoj estas taksitaj por jaro 2005.) Elspezoj por sanitara zorgo faris en la jaro 2005 5,1 % da (Bruta enlanda produkto) BEP. Da malsanuloj de aidoso estas 60.000 plenkreskuloj, kio estas 2,7 % da loĝantoj (takso el la jaro 2003). En marbordaj regionoj, sur la okcidentaj plataĵoj kaj en ĉirkaŭaĵo de urbo Kereno disvastiĝas malario. La publikan sanitaran zorgon oni donas precipe en Asmero, en la ceteraj partoj de la ŝtato ĝi estas preskaŭ nealirebla.

Historioredakti

Malnovepoko, mezepoko kaj frua novepokoredakti

ruinoj de la urbo Cohaito norde de Adi Keyih

En la kvina jarcento antaŭ Kristo en plimulto de la teritorio de Eritreo kreiĝis reĝlando kun centro en Aksumo (hodiaŭ en norda Etiopio), fondita de popolo veninta el Araba Duoninsulo. En la 1-a jarcento post Kristo kaj en la 2-a jarcento ĝi subigis regionojn sur Araba Duoninsulo kaj regionojn en la norda Etiopio. En la dua duono de la 4-a jarcento estis kiel ŝtata religio akceptita kristanismo. En la 7-a jarcento la reĝlando komencis pro potenco de muslima ĥalifato malkreski (ekonomia izoliĝo) kaj ĝi estis forpuŝata en enlandan altaĵon. Aksumaj reĝoj derivis sian devenon de Davido, Salomono kaj reĝino de Ŝeba. La lasta periodo de la aksuma imperio estas malmute konata, sed en proksimume la 10-a jarcento ĝi definitive malvenkis al regantoj de la Zagŭea dinastio devenanta el regiono de la etiopa altaĵo. Ekde tiu tempo la okcidenta parto de Eritreo estis ĝis la 19-a jarcento pli aŭ malpli libera parto de etiopaj imperioj, kies regantoj transprenis ideon de aksumaj reĝoj. En la jaro 1520 portugaloj konkeris la okcidentan eritrean marbordon, en duono de la jarcento same alternis ilin turkoj por mallonga tempo. La orienta parto de Eritreo estis sub influo de diversaj muslimaj ŝtatetoj, el kiuj la plej signifa estis sultanato Adal (1520 - 1660).

La 19-a jarcentoredakti

La haveno Masavo fine de la 19-a jarcento

La turka potenco denove revenis komence de la 19-a jarcento, kiam okcidenton kaj mezon de Eritreo agnoskis egipta reganto Muhammad Ali (la turkan superregadon li agnoskis nur formale). Ekde duono de la jarcento en la regiono komencis plifortiĝi la ĉeesto de eŭropanoj, precipe de britoj kaj italoj. La itala potenco komenciĝis, kiam katolika pastro Giuseppe Sapetto aĉetis en 1882 de afara sultano havenon en Asebo por itala komerca kompanio. En 1885 poste egiptanoj kaj britoj transdonis Masavon al italoj. Italoj ambaŭ urbojn kunigis sub unu administradon eluzante ĥaoson en Etiopio, kiu pretedigis la regionon de la marbordo, kaj el ambaŭ urboj ĝis la jaro 1890 ili priregis teritorion de la hodiaŭa Eritreo, kie ili establis kolonion, nome Itala Eritreo. Ili nomigis la teritorion Eritreo laŭ greka malnovepoka nomo de Ruĝa Maro (erythros = ruĝa).

Komenco de la 20-a jarcentoredakti

Ĝis preskaŭ komenco de la unua mondmilito Italio kontentiĝis kun nerekta administrado pere de lokaj administrantoj. Faŝisma itala registaro (ekde la jaro 1920) komencis preni grundon por koloniaj celoj kaj en la kolonio ankaŭ forte ekkreskis nombro de enloĝiĝintaj italoj. En la jaro 1935 Italio eluzis Eritreon por ekataki kaj ekokupi Etiopion, kun kiu ĝi estis komune kun najbara Somalio kunigita en Italan Orientan Afrikon. Eniro de Italio en la Duan Mondmiliton kaŭzis okupon de tiuj ĉi kolonioj per brita soldataro en la jaroj 19411942 kaj Eritreo fariĝis brita protektorato.

Montara tunelo de la eritrea fervojo

Post la milito britoj konsideris dividi Eritreon inter Sudano (la okcidenton kaj la nordon) kaj Etiopio (la reston). UN establis esplorkomisionon por ekkoni deziron de la loĝantoj de Eritreo memo, sed ties membroj malsukcesis veni al unueca vidpunkto. La okcidentaj ŝtatoj kaj precipe Usono fine realigis pro strategiaj motivoj (vojo al Sueza Kanalo) kunigon kun Etiopio, kiu tiam estis aliancano de Usono. Eritreo formale fariĝis aŭtonoma ŝtato kun propra parlamento kunigita kun Etiopio en federacio.

Milito kaj sendependoredakti

Sed la etiopia imperiestro Haile Selassie de komence interrompis la federalajn interkonsentojn. Eritreo estis senigita de memstaraj enspezoj en aspekto de impostoj kaj doganoj, eritreaj ĵurnaloj estis cenzurataj, la tigrinja lingvo kaj la araba lingvo estis en lernejon malpermesitaj kaj anstataŭigitaj per la araba lingvo kaj eĉ estis malpermesitaj eritreaj politikaj partioj. Finfine dum senefika rigardado de la okcidentaj ŝtatoj, timigitaj pro ĉeesto de etiopiaj soldatoj en konstruaĵo de sia parlamentejo la eritreaj deputitoj voĉdonis la 14-an de novembro de 1962 pereon de la federacio kaj la plenan kunigon kun Etiopio, kiu farigis Eritreon sia provinco.

Eritreanoj postulantaj jam fine de la Dua Mondmilito la plenan sendependecon reagis per plifortigo de armigita batalo kontraŭ la etiopia registaro, kiu komencis per unuopaj agadoj jam fine de septembro de la antaŭa jaro. Dum la sekvantaj jaroj kreiĝis du rezistmovadaj organizaĵoj – muslima kaj konservativa. La Eritrea Liberiganta Fronto (ELF) kaj la kristanisma kaj marksisma Eritrea Popolliberiganta Fronto (EPF). La mondaj grandpotencoj pro kaŭzoj de siaj politikaj interesoj post stabiliĝo de la etiopia reĝimo ignoris la eritrean rezistmovadon. La milito kaj la sendependeco plifortiĝis post la jaro 1974, kiam la etiopia imperiestro Selassie estis detronigita per marksisma junto Derg. Brutaleco de nova reganto Mengistu Haile Mariam rilate al la ribelintoj gvidis al tio, ke la pripensado de preskaŭ ĉiuj eritreanoj turniĝis al subteno de la plena sendependeco. Derg postulis de Sovetunio kontraŭ la ribelintoj armean helpon en aspekto de liveroj de armiloj, sed malgraŭe ĝiaj taĉmentoj estis pli bone armigitaj, EPF (kiu el ambaŭ organizaĵoj realiĝis forpuŝinte la alian en fonejon) estis kapabla venki la registarajn soldatarojn kaj ĝis la jaro 1990 okupi 90 % da eritrea teritorio. Decidan rolon por finigo de la milito havis nova politiko de Sovetunio, kiu fine de la 80-aj jaroj rifuzis daŭrigi en la armea helpo al la etiopia registaro, kaj precipe falo de memstara regado de Mengistu Haile Mariam en majo de 1991. En Etiopio ekprenis la potencon Etiopia Popolrevolucia Demokratia Fronto, kiu konsentis kun tio, por ke EPF fariĝu dumtempa eritrea registaro.

Sendependo kaj milito kontraŭ Etiopioredakti

La 23-an kaj la 25-an de aprilo 1993 okazis referendumo, en kiu la eritreaj balotantoj decidiĝis per plimulto da voĉoj (99,8 %) por la sendependeco de Eritreo je Etiopio. La referendumo okazis sub la antaŭvidita budĝeto kaj konsideriĝis libera kaj justa de la misio de UN-observantoj[10][11]. Sendependenco deklariĝis la 27-an de aprilo 1993. La 28-an de majo de la sama jaro Eritreo estis akceptita kiel ano de Unuiĝintaj Nacioj. En sekvanta junia baloto, la ĝisnuna gvidanto de EPF Afewerki Isaias estis elektita kiel la unua prezidento de la ŝtato. EPF ŝanĝis la nomon je Popola Fronto por Demokratio kaj Rajto (PFDR) kaj ĝi fariĝis unusola laŭleĝa politika partio[12].

La estontecon de la nova ŝtato komplikis neklarigitaj, nemarkitaj sudaj limoj kun Etiopio. Tial estus tuj en la jaro 1993 destinita limkomisiono, por ke ĝi solvu la dislimigon de la disputeblaj teritorioj. Sed Etiopio malhelpis ties laboron kaj en la jaro 1997 ĝi silente proklamis sian pretendon (per eldono de mapoj, kiujn ĝi donis al eksterlandaj grandambasadorejoj) por teritorio etendiĝanta malantaŭ limo destinita per itala-etiopiaj kontraktoj el la komenco de la 20-a jarcento. Armigitaj bataloj eksplodis komence de majo de 1998, kiam la eritreaj armigitaj taĉmentoj ekokupis la disputeblajn teritoriojn, precipe en sudokcidento. Etiopio respondis per tankaj kontraŭatakoj kaj aviadilbombardado sur Asmero, post kio la eritrea floto bombardis nordetiopiajn urbojn Adigrat kaj Mekele. La milito disvolviĝis en tri batalfrontoj difektinte ambaŭ militantajn ŝtatojn.

El Etiopio estis forpelitaj 77.000 homoj de la eritrea origino, Eritreo perdis 19.000 soldatojn, ambaŭ landoj spite al ekonomiaj malfacilaĵoj elspezis centojn da milionoj da dolaroj por nova armea ekipaĵaro. La eritrea registaro komencis subteni Oromijan Liberigantan Fronton klopodanta pri sendependeco de oromijaj regionoj en la meza kaj la suda Etiopio, la etiopia registaro poste nerekte subtenis Eritrean Islaman Savon, la armigitan grupon, kiu krimis atencojn sur la eritrea-sudana limo. Spite al internaciaj apeloj por haltigi la batalojn Etiopio faris en majo de 2000 grandegan ofensivo, dum kiu ĝi trarompis la eritreajn liniojn, ĝi enpenetris profunden malantaŭ la limon konkerante proksimume kvaronon de la eritrea teritorio, post kio ĝi proklamis la militon finita. Eritreo troviĝis en tre peziga situacio kaj ĝi devis konsenti kun halto de la bataloj kaj kun paca intertraktado. Inter la militantaj flankoj estis destinita 25 km larĝa demilitariga zono gardata de soldatoj de OUN kaj en aprilo de 2002 estis destinita lim-arbitracia komisiono. Etiopio dekomence rifuzis ties decidojn, en novembro de 2004 ĝi tamen „en principo“ akceptis ilin, sed ĝi postulis pluajn traktadojn. Eritreo rifuzis tion, post kio Etiopio transŝovis pli proksimen al la komunaj limoj la armigitajn taĉmentojn. Eritreo kaj Etiopio dume ne revenis al la paca stato kaj minacas danĝero, ke la milito denove reeksplodos.

Politika aranĝoredakti

Registara konstruaĵo en la ĉefurbo Asmero

Ĝis nun ne ekvalidis konstitucio (akceptita la 27-an de majo de 1997), do ŝtataj oficejoj havas formale dumtempan karakteron. La leĝdonpovon havas unukamera parlamento, Nacia Asembleo kun 150 deputitoj, kies prezidanto estas prezidento. Nuntempe iliaj anoj devenas ekskluzive el la vicoj de Eritrea Popolliberiganta Fronto (EPF). Frunte de la ŝtato staras per la parlamento elektita prezidento, kiu estas samtempe prezidanto de la registaro, kiu havas nuntempe 16 ministrojn. La registaro komune kun la regionaj guberniestroj kreas Ŝtatan Konsilataron, kies prezidanto estas prezidento. La jurisdikcio estas kvargrada: surpinte staras La plej Supera Juĝejo, sub kiu staras provincaj juĝejoj, sub ili estas distriktaj juĝejoj (nuntempe 29) kaj plej malalte staras komunumaj juĝejoj. La muslima loĝantaro estas subigita ankaŭ al Juĝejo por ŝario, kiu juĝas aferojn pri familia rajto. Ekzistas ankaŭ armeaj juĝejoj. Balot-rajton havas ĉiu loĝantaro pli aĝa ol 18 jaroj.

La leĝdopovo estas plimulte fondita laŭ la etiopia leĝaro el la jaro 1957 kun pli malfruaj ŝanĝoj, pli kompakta komerca, civitana kaj krima leĝaro ne ekzistas. Parte oni uzas ankaŭ kutiman rajton kaj la musliman rajton ŝario.

Politika situacio de Eritreo estas nekontentiga, ĝi estas simila al plimulto da afrikaj landoj; Eritreo estas nuntempe aŭtoritativa ŝtato. Popola Fronto por Demokratio kaj Rajto estas unusola permesita politika partio. Liberaj tutŝtataj parlametaj balotoj estis jam kelkfoje proklamitaj, sed ĉiam (lastfoje en decembro de 2001) ili estis prokrastitaj je necerteco. Ankaŭ la prezidentaj balotoj planitaj je decembro de 2001 dume ne okazis. En la lando estas subpremataj sendependaj komunikiloj, unusola daŭra eksterlanda ĵurnalisto, reportero de brita stacio BBC, estis devigita forlasi la landon en la jaro 2004. En la jaro 2001 la registaro finigis agadon de ĉiuj privataj presataj komunikiloj, senvualitaj kritikistoj de la registaro estas laŭ eksterlandaj observantoj tenataj senjuĝe en malliberejo, iam ankaŭ en sekretigitaj lokoj. En ŝtupareto de landoj laŭ ĵurnalista libereco Eritreo estas je la 163-a posteno (el 197). La registaro limigas vojaĝojn de fremdaj diplomatoj ekster Asmero klopodante defendi interrilatojn de la civitanoj kun fremduloj. Kontraŭ kritikistoj kaj diskonvenaj personoj oni uzas ankaŭ devigan kaj plilongigatan deĵoron en armeo. La registaro proklamis nulan toleremon de korupto, sed tiu estas malgraŭ tio grava problemo (la 107-a posteno en la mondo en 2005 en Indekso de perceptado de korupto laŭ Transparency International). Eĉ ne en religia tereno Eritreo ne estas libera – la ŝtato en majo de 2002 agnoskis sole musliman kaj kristanisman konfesiojn, ortodoksa kaj protestantisma luterana konfesioj, ceteraj religioj kaj religiaj ismoj ne estas registritaj kaj ili ne povas libere fari la religiajn ceremoniojn, ili estas devigitaj doni al la ŝtato indikojn pri siaj anoj, kiuj estas ofte malliberigataj.

Ekstera politikoredakti

Eritreo apartenas al la AKP-ŝtatoj, la aro de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko kiuj havas asociajn komercajn rilatojn kun Eŭropa Unio.

Administra dividoredakti

Ekde kreiĝo de la itala kolonio ĝis la jaro 1996 Eritreo dividiĝis je 10 provincoj, en aprilo de 1996 ili estis anstataŭigitaj per ses novaj provincoj (zonoj): Gash-Barka (la administra regiono de Agordat), Debubawi Kayih Bahri (Suda Ruĝa Maro, la administra regiono de Assab), Maakel (Centra, la administra regiono de Asmero), Semenani Kayih Bahri (Norda Ruĝa Maro, la administra regiono de Masavoa), Ansebo (la administra regiono de Kereno) kaj Debub (Suda, la administra regiono de Adi Ugri).

Ekonomioredakti

Eritreo estas inter la plej malriĉaj landoj de la mondo. La ekonomio, kvankam neniam floranta, estis forte difektita pro la longdaŭra milito por la sendependeco kaj la lim-milito kontraŭ Etiopio. La ekonomio ankaŭ forte dependis de Etiopio en komerco.

80% da laborkapabla loĝantaro estas okupita en agrikulturo, kiu kreas 12,4% kvoton en Malneta Enlanda Produkto (MEP). La plugebla grundo kreas 12 % da areo de la lando, ĉirkaŭ 48 % da areo estas paŝtejoj kaj herbejoj, 250 km2 (takso el la jaro 2004) oni humiligas. Oni kulturas sorpojn, maizon, tritikon, kafon, kotonon, citrusojn, bananojn kaj tabakon. Oni bredas bovbrutaron, ŝafojn, kamelojn. En ĉemaraj regionoj oni praktikas fiŝkaptadon kaj en ĉirkaŭaĵo de Dahlaka Insularo en malgranda mezuro kaptas perlojn. Provizoj de mineralmaterialoj kreas oro, kupro, zinko, ŝtonsalo, verŝajne krudnafto kaj tergaso; la mineralvejnoj estas nur esplorataj kaj ili ne estas objekto de pli ampleksa minado.

Industrio partoprenas per 25,9 % en MEP, ĝi estas kreata plejparte per prilaborado de agrikulturaj produktoj, produktado de teksaĵoj kaj konstrumaterialoj, parte ankaŭ ĥemiaj produktoj. La trian sektoron (servoj) havas en Malneta Enlanda Produkto kvoton 61,7 %. Grandan rolon rolas turismo ĉe Ruĝa Maro, precipe en Dahlakaj Insuloj, kiuj estas ŝatata celo de vizitantoj el Sauda Arabio kaj el landoj de Araba Duoninsulo, kaj riparoj de ŝipoj.

La malneta enlanda produkto faris je kapo en la jaro 2004 900 usonajn dolarojn, la suma malneta enlanda produkto en la sama jaro 4.154.000 dolarojn, la pojara alkresko estis 2,5 %. La mezproksima mezuro de inflacio estis en la jaro 2004 10 % (ĉiuj indikoj estas taksataj). Oni eksportas plejparte brutaron, sorpon, ceterajn nutraĵojn, teksaĵon kaj etindustriajn produktojn. La eksporto celas plejparte ĝis Malajzio (55,7 %), Etiopio, Sudano, Sauda Arabio, Italio. Oni importas ĉefe maŝinojn, transport-ekipaĵaron, produktojn el krudnafto, nutraĵojn kaj konsumvaron; la importo realiĝas precipe el Usono (32,3 %), Italio (15,5 %), Turkio, Granda Britio, Rusio.

50 % da loĝantaro vivas sub limo de malriĉeco (takso el 2004), mezuro de senlaboreco ne estas konata. La eksterlanda ŝuldo faris en la jaro 2000 311 milionojn da dolaroj.

Elektra energio estas produktata plejparte en akvo- kaj vent-elektrejoj, la elektron oni nek importas nek eksportas. En hejmoj oni uzas kiel brulmaterialon plejparte ligno kaj petrolo, al elektro havas aliron sole 20 % da loĝantoj, nur en pli grandaj urboj.

Transporto kaj komunikilojredakti

Fervojoredakti

fervojo en Eritreo

En Eritreo troviĝas unusola fervojlinio kun longeco je 338 Km (sed nuntempe nur parto je 118 Km estas funkcianta) – ĝi estas mallarĝtraka kun distanco inter reloj je 950 mm. La fervojlinio kondukas el haveno Masavo (Massawa) tra ĉefurbo Asmero kaj tra urbo Agordat ĝis urbeto Bisha en okcidenta Eritreo. Linion konstruis italaj koloniaj oficejoj, sekcio inter Massawa kaj Asmero estis konstruita en periodo de 18871911, la maksimuman longecon ĝi atingis en jaro 1932. La linio superas grandan ascendon kaj ĝi enhavas 65 pontojn kaj 30 tunelojn, do veturo estas ankaŭ turisma sperto (nuntempe la linio servas ankaŭ al tiu celo). En 1978 estis transporto en la linio haltigita, post la akiro de la sendependo okazis ties parta rekonstruo kaj en 2002 estis renovigita transporto en sekcio Massawa – Asmero, sed ekde jaro 2003 ne okazas regula transporto en la tuta sekcio, sed nur en ties partoj. En trafiko oni uzas arĥaiĝintajn dizelajn kaj eĉ ankaŭ vaporajn lokomotivojn.

Landvojojredakti

Landvojoj estas konstruitaj en longeco 4010 km, el tio nur 874 km (21,8 %) havas plifirmigitan surfacon (takso por la jaro 1999); asfaltigitaj estas plejparte landvojoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. En la lando ekzistas publika aŭtobusa transporto, aŭtobusoj veturas laŭ neprecizaj horaroj. Oni veturas sur la dekstra flanko de la ŝoseo.

Akvotransportoredakti

Akvotransporto estas limigita je surmara transporto. En la lando estas du grandajn havenojn, Masavo kaj Asseb. Eritreo proprumas ses ŝarĝŝipojn (el tio tri kontenerŝipojn kun interna metiga spaco, unu tankeron por fluida gaso, unu krudnaftan tankeron kaj unu ŝipon por transporto de ŝarĝveturiloj) je suma kapacito 16.069 tunoj, unu ŝipo estas registrita en eksterlando (stato 2005). Inter Massawa kaj Ĝido en Sauda Arabio funkcias pramŝipo (nuntempe unufoje dum semajno). Enlanda akvotransporto ne ekzistas (pro neflosigebleco de eritreaj riveroj).

Flugtransportoredakti

Al flugtransporto servas 17 flughavenoj, el kiuj kvar havas firmigitan ekvojon. Al internaciaj flugoj servas flughaveno en Asmero. Lastatempe estis konstruita internacia flughaveno en Massawa. Kunigon kun eksterlando liveras internacia flugkompanio Eritrean Airlines (ĝis Eŭropo flugoj al Roterdamo, Frankfurto ĉe Majno kaj Romo), al la lando flugas ankaŭ kompanioj Lufthansa, Saudi Arabian Airlines, Egypt Air, Yemenia kaj British Airways. Enlandaj flugoj liveras kompanio Red Sea Air, kies malplimulta posedanto estas ankaŭ Eritrean Airlines.

Telefonoj kaj televidoredakti

Firma telefonreto estas konstruita (en uzado estas ĉirkaŭ 38 100 telefonlinioj (indiko el 2003)), sed ties dislokigo estas tre neregula, plimulto da telefonoj funkcias en Asmero. Hejmoj estas ekipitaj per telefonoj tre malmulte. Internacia komuniko eblas nur el la ĉefurbo. Ekde aprilo de 2004 disponeblas poŝtelefonreto, nombro de ties uzantoj rapide kreskas. En la lando elsendas unu (ŝtata) televidstacio (Eri TV) kaj du (de la ŝtato ankaŭ kontrolataj) radiodisaŭdigstacioj (Dimtsi Hafash kun du programoj kaj Radio Zara). Eritreo estas unusola afrika ŝtato, kie ne ekzistas privataj komunikaj rimedoj. Interreto disvastiĝas tre malrapide (ekde marto de 2000, kiel en la lasta lando de Afriko), en 2003 estis en la lando konektita 9.500 uzantoj. Konekton donas kvar kompanioj, rapideco de la konekto estas malalta (ĉirkaŭ 128 Kbps). En grandaj urboj estas interretaj kafejoj, sed ekde la jaro 2004 sub ŝtata kontrolo (enkadre de registara klopodo limigi aliron al sendependaj informfontoj).

Militaferojredakti

Dum la milito por la sendependo estis ĉe armiloj preskaŭ 110.000 soldatoj (3% da eritreanoj). Atinginte la sendependon, pro ekonomiaj kialoj komenciĝis limigado de la grandeco de la armeo, en 1998 ĝi havis 47.000 virojn en la armeo. La eritrea armeo havas surterajn, surmarajn kaj aerajn taĉmentojn, sed armitaj plejparte per malnova tekniko sovetidevena, rabita en bataloj kontraŭ la etiopia armeo. Armeaj elspezoj en la jaro 2004 estis 151 milionojn da usonaj dolaroj, do 13,4% de Malneta Enlanda Produkto.

Soldatdeĵoro, dum 16 monatoj, estas deviga por ĉiuj viroj en aĝo inter 18 kaj 49 jaroj.

Referencojredakti

  1. The World Factbook. Arkivita el la originalo je 2019-01-06. Alirita 31-a de majo 2015. (angle)
  2. James Minahan. (1998) Miniature empires: a historical dictionary of the newly independent states, p. 76. ISBN 0-313-30610-9. “La plejmulto da eritreoj parolas ŝemidajn lingvojn.”.(angle)
  3. Religious Composition by Country, 2010-2050 (angle). Pew Research Center. Arkivita el la originalo je 2017-10-26. Alirita 26-a oktobro 2017.
  4. Eritrea (angle). U.S. State Department. Arkivita el la originalo je 25-a de majo 2011.
  5. 5,0 5,1 Fisher, Jonah, "Religious persecution in Eritrea (Religia persekutado en Eritreo", BBC News, 17-a de septembro 2004. Kontrolita 11-a de decembro 2009. (angle)
  6. Jehovah's Witnesses (Atestantoj de Jehovo) – Oktobro 2008 (angle). Arkivita el la originalo je 30-a de septenbro 2013. Alirita 25-a de septembro 2009.
  7. Twenty Years of Imprisonment in Eritrea—Will It Ever End? (Dudek jaroj de malliberejo en Eritreo) (angle). jw.org. Alirita 25-a de septembro 2014.
  8. UN Report on Eritrea’s Human Rights Violations (UN-raporto pri perforto de homaj rajtoj en Eritreo) (angle). Alirita 21-a de oktobro 2015.
  9. International Religious Freedom Report (Internacia raporto pri religia libereco), 2017 (angle). U.S. Department of State. Alirita 26-a de oktobro 2017.
  10. United Nations Observer Mission to Verify the Referendum in Eritrea (Misio de la Unuinĝintaj Nacioj por kontroli la referendumon en Eritreo) (angle). Arkivita el la originalo je 2018-06-29. Alirita 27-a de junio 2018. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-06-29. Alirita 2018-08-16.
  11. Elections in Eritrea (Elektoj en Eritreo) (angle). African Elections Database (23-a januaro 2011). Alirita 27-a junio 2018.
  12. Eritrea – The spreading revolution (La etendiĝa revolucio en Eritreo) (angle). Encyclopædia Britannica.

Literaturoredakti

Anglalingveredakti

  • Connell, Dan (2005), Building a New Nation: Collected Articles on the Eritrean Revolution (1983-2002). Red Sea Press, ISBN 1-56902-198-8
  • Iyob, Ruth: The Eritrean Struggle for Independence – Domination, Resistance, Nationalism 1941-1993, Cambridge, Cambridge University Press 1995.
  • Killion, Tom (1998), Historical Dictionary of Eritrea. Scarecrow Press, ISBN 0-8108-3437-5

Germanlingveredakti

  • Martin Zimmermann, "Eritrea - Aufbruch in die Freiheit", Verlag Neuer Weg, 2-a eldono de 1991, ISBN 3-88021-198-1
  • Klingebiel, S./Ogbamichael, H.: Eritrea, in Michael Neu, Wolfgang Gieler, Jürgen Bellers (Hg.) Handbuch der Außenwirtschaftspolitiken: Staaten und Organisationen, Münster, LIT-Verlag 2004, S. 66-67.

Eksteraj ligilojredakti


🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien