Duolingo

Reta platformo por lingvolernado

Duolingo estas senpaga retejo kaj aplikaĵo por lernado de lingvoj. La retejo estis oficiale lanĉita je la 19-a de junio 2012.[1] La ĉefa kreanto de paĝo estas Luis von Ahn[2], kiu ankaŭ estas la fondinto de la firmao reCAPTCHA, kiu estis vendita al Google en 2009.

Duolingo
Duolingo
Duolingo
ludigo de lernado • retejopoŝtelefona aplikaĵo • eduka teknologio • Crowdsourcing as Human-Machine Translation • Esperanto-lernilo • komputile helpata lingvolernado
Retadresohttps://ar.duolingo.com, https://bn.duolingo.com, https://cs.duolingo.com/, https://de.duolingo.com, https://el.duolingo.com, https://es.duolingo.com/, https://fr.duolingo.com/, https://hi.duolingo.com/, https://hu.duolingo.com/, https://id.duolingo.com/, https://it.duolingo.com/, https://ja.duolingo.com/, https://ko.duolingo.com/, https://nl-nl.duolingo.com/, https://pl.duolingo.com/, https://pt.duolingo.com/, https://ro.duolingo.com/, https://ru.duolingo.com/, https://te.duolingo.com/, https://th.duolingo.com/, https://tl.duolingo.com/, https://tr.duolingo.com/, https://uk.duolingo.com/, https://vi.duolingo.com/, https://zh-cn.duolingo.com/ https://en.duolingo.com, https://ar.duolingo.com, https://bn.duolingo.com, https://cs.duolingo.com/, https://de.duolingo.com, https://el.duolingo.com, https://es.duolingo.com/, https://fr.duolingo.com/, https://hi.duolingo.com/, https://hu.duolingo.com/, https://id.duolingo.com/, https://it.duolingo.com/, https://ja.duolingo.com/, https://ko.duolingo.com/, https://nl-nl.duolingo.com/, https://pl.duolingo.com/, https://pt.duolingo.com/, https://ro.duolingo.com/, https://ru.duolingo.com/, https://te.duolingo.com/, https://th.duolingo.com/, https://tl.duolingo.com/, https://tr.duolingo.com/, https://uk.duolingo.com/, https://vi.duolingo.com/, https://zh-cn.duolingo.com/
Lingvo(j)plurlingva
RegistriĝoJes, senpaga
Fondiĝo30-a de novembro 2011
vdr

Nuntempe la paĝo ekzistas en la angla, germana, itala, hispana, portugala, franca kaj rusa lingvoj. Oni povas lerni la hispanan, francan, italan, germanan, portugalan, nederlandan, irlandan, svedan, danan, turkan, norvegan, ukrainan, katalunan, grekan, kimran, rusan, vjetnaman, hebrean, polan, rumanan, gvaranian, japanan, svahilan, altvalirian, hindian, ĉeĥan, klingonan, indonezan, navahan, havajan, Esperanton kaj anglan lingvojn. Kvankam multaj lingvoj ankoraŭ estas nur lerneblaj per la angla, du (la gvarania kaj kataluna) nur estas lerneblaj per la hispana. Aktuale[klarigu] kursoj por la araba, jida, haitia, finna, kaj latina estas kreataj. Krom la reta versio ekzistas ankaŭ versio por iPhone kaj poŝtelefonoj kun Androjdo.

En januaro 2014 Duolingo havis 25 milionojn da uzantoj, el kiuj la duono aktivis[3]. Ĝis majo 2016 tiu nombro kreskis ĝis 120 milionoj da uzantoj[4]; la nombro de aktivaj uzantoj ne estas tie indikita. En marto 2020, la kursoj en Duolingo por lerni Esperanton havis 2.8 milionon da uzantoj.[5]

Kiel ĝi funkciasredakti

La edukado funkcias tiel, ke ĉiuj uzantoj havas "lingvan arbon" kun "branĉoj", kiuj signifas unuopajn temojn - iam temas pri verboj, iam pri adjektivoj, iam pli pri gramatiko aŭ pri temaj vortoj (ekzemple bestoj aŭ manĝaĵoj).

Ĉiu temo konsistas el diversa kvanto de lecionoj, iam temas pri du lecionoj, iam estas eĉ 10 lecionoj. En ĉiu leciono havas uzanto tri vivojn (komence eĉ kvar) - koretojn. Ĉiu leciono enhavas 20 tasketojn. Se oni faras eraron, oni perdas unu koreton. Se la eraro ne estas tro granda, oni povas ankoraŭ korekti ĝin kaj gajni duonon de koreto.

Por ĉiu sukcesa leciono en ĉiu temo oni gajnas 10 poentojn kaj aldone maksimume 3 bonusajn poentojn, se la uzanto kompletas lecionon sen perdo de koretoj.

Lecionojn eblas ĉiam ajn laŭ bezono ripeti. Eblas ankaŭ elekti, ke vi volas ripeti nur vortojn de unu leciono aŭ nur unu konkretan vorton. Tiam oni ja gajnas nur 2 poentojn. Se oni ja estas pli kuraĝaj, oni povas ripeti plej malmulte konatajn vortojn (tiuj vortoj estas elektataj per Duolingo mem laŭ tio, kiom multe la uzanto konas tiujn vortojn) pli rapide per tempe-limigita leciono kaj tiukaze gajni eĉ 20 poentojn (komence estas 30 sekundoj kaj se oni sukcesas, oni gajnas pli da tempo por respondi).

Laŭ kvanto de gajnitaj poentoj ĉiu uzanto estas en certa nivelo kaj tiel oni povas pli facile kompari progreson de aliaj uzantoj.

Strukturo de lecionojredakti

En ĉiu leciono povas aperi jenaj ekzercoj:

  • Skribado de aŭskultita vorto/frazo
  • Tradukado de vorto/frazo
  • Elparolo de skribita vorto/frazo
  • Elektado de korekta mankanta vorto
  • Lernado de nova vorto laŭ bildo aŭ laŭ indiko en teksto por traduki
  • Elektado de korekta traduko

Aliaj lingvojredakti

En oktobro 2013 estis lanĉita "lingva inkubatoro", per kiu oni povas krei novajn lingvajn kursojn.[6]

Komparado kun aliaj uzantojredakti

Duolingo ofertas eblecon "sekvi" aliajn uzantojn kaj vidi ilian progreson, kiom da poentoj oni jam havas, kiom da vortoj oni jam konas.

Novigojredakti

De tempo al tempo kreantoj de Duolingo prezentas iun novigon - en decembro 2013 oni prezentis tri novajn branĉojn - tiuj ne estas devigaj, sed ofertas lerni idiomojn.

Tradukservoredakti

Duolingo kunlaboras kun multaj kompanioj, kiuj bezonas tradukojn kaj pagas por ili. Uzantoj de Duolingo poste proponas kaj revizias tradukojn. Origine la tradukado estis deviga parto de preskaŭ ĉiu "branĉo", sed nuntempe tio jam ne plu estas necesa kaj do tiuj, kiuj volas nur lerni lingvon, ne bezonas iri tra tiu ĉi parto.

Esperantoredakti

Kurso por anglalingvanojredakti

Intervjuo de Evildea kun Chuck Smith pri Esperanto-kurso ĉe Duolingo en 2015

Ekde novembro 2014 estis kreata Esperanto-versio (por anglaparolantoj), kies beta-versio publikiĝis la 28-an de majo 2015[7]. La 21-an de aŭgusto 2015 registriĝis ĉe la Esperanto-kurso la 100 000-a kursano, en aŭgusto 2016 jam la 485 000-a. En marto 2017 estis registritaj pli ol 600 000 kursanoj.[8]

La iniciatinto de Duolingo, Luis von Ahn, en prelego flanke menciis en 2012, ke homoj petadas Esperanto-kurson. Kiam poste en marto kaj majo 2014 estis voĉdonadoj, kiu lingvo aldoniĝu, Esperanto ricevis unue la duan, poste la unuan lokon de dezirataj lingvoj. Do Duolingo decidis la aldonon de Esperanto kaj en septembro 2014 internacia teamo sub gvido de Chuck Smith kaj Ruth Kevess-Cohen komencis adapti la Duolingo-kurson al Esperanto.[9] Tiu kurso estis taksita kiel turno-punkto por la Esperanto-movado.[10] En marto 2020, la kurso havis 1.6 milionon da uzantoj.[5]

Kurso por hispanalingvanojredakti

La 26-an de oktobro 2016 aperis kroma kurso Esperanto por hispanlingvanoj (beta versio).[11] Ĝi estas havebla oficiale en normala versio ekde junio 2017.[12][13] En marto 2020, la kurso havis 781 mil uzantojn.[5]

Kurso por portugalalingvanojredakti

La kurso de Esperanto por portugallingvanoj aperis en beta-fazo en la 14-a de majo 2018.[14] En marto 2020, la kurso havis 376 mil uzantojn.[5]

Kurso por franclingvanojredakti

La kurso de Esperanto por franclingvanoj aperis en beta-fazo la 14-an de julio 2020.

Estontaj kursojredakti

La kurso por ĉinlingvanoj estas anoncita por la 22-a de septembro 2020.

Estas planitaj ankaŭ kursoj por ruslingvanoj, por germanlingvanoj, ktp.

Akademia kunlabororedakti

Post iniciato de Anna Löwenstein, estas oficiala kunlaboro kun sekcio Lerniloj de la Akademio de Esperanto. Multaj frazoj en la kursoj (en la angla kaj la hispana) estas voĉregistritaj de Francis Soghomonian.

Statistiko pri lernantoj laŭ lingvojredakti

Kursoj por parolantoj de la angla[15].Lanĉodato por la unuaj lingvoj (hispana, franca, germana) estas la fina versio (post "privata" beta-versio; ĉe postaj lingvoj por la beta-versio)[16].

LingvoLanĉoFontoNombro
lernantoj
('15-06-01)
Nombro
lernantoj
('15-07-02)
Nombro
lernantoj
('15-09-30)
Nombro
lernantoj
('16-02-08)
Nombro
lernantoj
('16-05-28)
Kresko
dum
1 monato
(31 tagoj)
Kresko
dum
4 monatoj
(121 tagoj)
Kresko
dum
8 monatoj
(~252 tagoj)
Kresko
dum
12 monatoj
(~362 tagoj)
hispana2012-06-19[17]33 500 00035 400 00040 800 00050 400 00058 300 0001 900 0007 300 00016 900 00024 800 000
franca2012-06-19[18]20 600 00021 800 00024 900 00030 400 00034 000 0001 200 0004 300 0009 800 00013 400 000
germana2012-06-19[19]13 200 00014 000 00016 000 00019 400 00022 100 000800 0002 800 0006 200 0008 900 000
portugala2012-10-30[20]3 910 0004 100 0004 610 0005 390 0006 080 000190 000700 0001 480 0002 170 000
itala2012-12-18[21]8 450 0008 940 00010 100 00012 100 00013 900 000490 0001 650 0003 650 0005 450 000
nederlanda2014-07-16[22]838 000944 0001 230 0001 690 0002 080 000106 000392 000852 0001 242 000
sveda2014-11-25597 000709 0001 000 0001 490 0001 890 000112 000403 000893 0001 293 000
irlanda2014-11-25742 000808 0001 040 0001 420 0001 740 00066 000298 000678 000998 000
dana2014-11-25395 000446 000596 000832 0001 030 00051 000201 000437 000635 000
turka2015-03-24132 000214 000475 000896 0001 230 00082 000343 000764 0001 098 000
ukraina2015-05-21[23]13 40027 100134 000288 000373 00013 700120 600274 600359 600
norvega2015-05-23[24]17 70047 300199 000456 000667 00029 600181 300438 300649 300
Esperanto2015-05-2812 30042 200144 000289 000403 00029 900131 700276 700390 700
rusa2015-11-02[25]594 0001 330 000(3,5 mon.: 736 000)
pola2015-12-10[26]147 000366 000(3,5 mon.: 219 000)
kimra2016-01-26[27]17 200134 000(3,5 mon.: 117 800)
Sumoj82 407 40087 477 600101 228 000125 809 200145 623 0005 070 20018 720 60043 401 800(12 mon.: 61 385 600)
Procentaĵo
de EO
0.015%0.048%0.14 %0.23%0.28%0.59 %0.70 %0,63 %

La tabelo montras en la kolumnoj kresko, ke Esperanto progresas per simila ritmo kiel la ukraina, duone tiel rapide kiel la norvega kaj la dana kaj per triona rapideco de la sveda, nederlanda, turka kaj irlanda. Longavide Esperanto eble stabiliĝos ĉe duona procento de ĉiuj fremdlingvo-lernantoj ekde la angla lingvo.

Laŭ informoj ĉe "Duolingo incubator", en aŭgusto 2017 estis 977mil aliĝintoj al la kurso "Esperanto por angloparolantoj" kaj 186mil al la kurso "Esperanto por hispanparolantoj", do sume pli ol 1 miliono da eklernintoj de Esperanto.[28]

Referencojredakti

  1. http://techcrunch.com/2012/05/22/recaptcha-founders-language-learning-site-duolingo-to-open-to-the-public-on-june-19/
  2. https://www.bbc.com/mundo/noticias-51241014
  3. techcrunch.com
  4. Which countries study which languages, and what can we learn from it?
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Kie estas la Duolinganoj? - Libera Folio 31a marto 2020
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-24. Alirita 2013-12-22.
  7. Duolingo: Kurso por anglalingvanoj
  8. Goodling, Emily. Stanford students explore the vitality of the modern Esperanto movement (angle). Stanford News. Stanford University (2017-03-30). Arkivita el la originalo je 2017-03-31. Alirita 2017-03-31. “For instance, Duolingo, a popular language-learning mobile application, added Esperanto to its catalog of languages in 2015 and has since mushroomed to more than 600,000 active users.”.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-21. Alirita 2015-10-17.
  10. Duolingo: a turning point for Esperanto? Artikolo de Javier Alcalde en Usona Esperantisto.
  11. Lanĉita kurso de Esperanto por hispanparolantoj en retejo Duolingo. Esperanto.cz (2016-11-04). Alirita 2017-08-16.
  12. Course list (en fr). Duolingo Wikia. Alirita 2017-08-16.
  13. Incubator Duolingo eo-es, alirita 2017-08-16.
  14. https://incubator.duolingo.com/courses/eo/pt/status
  15. Incubator de Duolingo
  16. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1466874003332492&set=gm.1569761096385132&type=3&theater
  17. businesswire.com
  18. businesswire.com
  19. businesswire.com
  20. duolingo.tumblr.com
  21. http://duolingo.tumblr.com/post/38237628405/ciao-you-may-now-begin-learning-italian duolingo.tumblr.com]
  22. eble 2014-07-20; Duolingo discussion
  23. Reddit
  24. Mesaĝo al norvega-lernantoj, "Reports" pri la norvega
  25. Wikia-Duolingo: Russian for English
  26. Wikia-Duolingo: Polish for English
  27. Wikia-Duolingo: Welsh for English
  28. Duolingo Incubator, alirita 2017-08-16.

Eksteraj ligilojredakti

🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKatolika EklezioCarles Puigdemont i CasamajóSankta Romia ImperioAngkor ŬatUsonoMezepokoAlĝerioVikipedio:Problemaj uzantojGjumriTomaso de AkvinoModulo:ArgumentsNapoleono BonaparteDua MondmilitoFaŝismoGlavoVikipedio:Forigendaj artikolojEsperantoLatina lingvoSklavoŜablono:Informkesto pereinta ŝtatoRenesancoValadolidoHelpo:EnhavoSumeroNaciismoVikipedio:KontaktojBratislavoPeruoPortalo:KomunumoRiveroSauda ArabioVikipedio:Diskutejo/NeesperantoVikipedio:DiskutejoDepartemento Valo de KaŭkoVikipedio:MalgarantioAtombomboMortoBaza enspezoVikipedio:AktualaĵojSupra BretonioMumioIndonezioGamelanoMilitfortojLa vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektojBirdumoFrankisma HispanioMetaboloMilena VelbaNacia Parko YosemiteŜablono:Informkesto kanada provinco-teritorioŜablono-Diskuto:Informkesto kanada provinco-teritorioJosé Antonio Primo de RiveraDancoUzanto:DominikPornhubEgiptioViruso (biologio)Aŭstrio-HungarioVikipedio:Bonvenon al VikipedioHistorioAztekojVikipedioGéraldine ApponyiSpecialaĵo:AtentaroVikipedio:EnkondukoUniversala Deklaracio de Homaj RajtojMitologioKamboĝoMonda heredaĵo de UneskoTartanoSenegaloPolitekniko de MilanoAnurojJulio CezaroSeksumadoPartio Socialismo kaj LiberecoVikipedio:Alinomendaj artikolojHarakiroFrancioJaroPetro OliviRomia ImperioMasturbadoZagreboOmanoJ.R.R. TolkienAlbertoSilaboSindikatoHelpo:Alŝuti dosieronRusio27-a de martoVikipedio:Elstaraj artikolojCrocus City Hall-atakoTolkien