Kristóf Milák [kriŝtOf], laŭ hungarlingve kutima nomordo Milák Kristóf estis hungara naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trifoja mondĉampiono, mondrekordulo.

Kristóf Milák
Kristóf Milák
Kristóf Milák
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 2000 (2000-02-20) (24-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Kristóf Milák[1] naskiĝis la 20-an de februaro 2000 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kristóf Milák maturiĝis en gimnazio en Érd, sed li lernis naĝi en la proksima Százhalombatta. Li ricevis ŝtatan premion en 2021.

Sporta kariero redakti

Kristóf Milák ekde 2015 atingis signifajn naĝajn rezultojn. Li estis hungara ĉampiono 18-foje inter 2017-2022. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua trifoje en 2019 kaj 2022. Li estis ankaŭ ĉampiono de Eŭropo sesfoje inter 2018-2022. Li naĝis mondrekordojn dufoje en 2019 kaj 2022 (papilinaĝado 200 m).

Fontoj redakti

Referencoj redakti